Are there any Esperanto users on Quora? If so, can you write in Esperanto what you did yesterday?

By: | Post date: May 22, 2017 | Comments: No Comments
Posted in categories: Language, Quora

Hieraŭ? Nu, hieraŭ estis dimanĉo, do ripoztago. Kaj mi pli-malpli ripozis, laŭ mia kutimiĝinta maniero.

Mi iris kun la edzino por matenmanĝo ĉe franca dolĉejo, kie ni kutimas dum la semajnofino. Mi tie legis du el la tri gazetoj de la urbo, kaj plendis kiel kutime pri la faŝismo de tiu kiun posedas Rupert Murdoch. Mia dekstrema edzino, kiel kutime, min malatentis. Ni poste iris por taja masaĝo kune, ĉar ni maljuniĝas, kaj la ostoj de ni ambaŭ plendas. La mia pli plaĉis al mi ol la ŝia al ŝi. Ni iris por meztaga manĝo ĉe komerca centro (tre bona nigiri), kaj diskutis afable nian geedzecon.

Mi min retrovis hejme je ĉirkaŭ la tria ptm, kaj faris unu–du taskojn: mi promenigis la hundon, kaj poste prenis la aŭton por lavo. Dum mi atendis, mi verkis du respondojn ĉe Kvora. Mi revenis hejmen, manĝis kokon kun rizo, kaj poste okupiĝis pri du informadikaj taskoj de upwork.com. Estas surprize, kiel malfacile estas mezuri per programado la spezon de energio fare de grafika komputilblato, aparte se ĝi estas AMD-a kaj ne NVIDIA-a. La televido montradis la “realecan” kantkonkurson La Voĉo, kie Boy George kaj Seal vetkonkursas pri siaj egooj. Mi enlitiĝis frue, ĉar labortago morgaŭ.


I’ve been asked to translate, and so have others. So:

Yesterday? Well, yesterday was a Sunday, so it was a day of rest. And I rested more or less, in the custom that I have become accustomed to.

I went with my wife for breakfast to a French patisserie, where we usually go on weekends. I read there two of the three city newspapers, and complained as usual about the fascism of the one Rupert Murdoch owns. My right-wing wife, as usual, ignored me. We then went for a Thai massage together, because we’re getting old, and both our bones are complaining. I liked mine better than she liked hers. We went to have lunch at a shopping mall (excellent nigiri), and discussed our marriage affably.

I ended up at home around 3 pm, and did a couple of chores: I walked the dog, and then took the car to be washed. While I waited, I wrote two Quora answers. I went home, ate chicken and rice, and then worked on two programming tasks from Upwork. It’s surprising how hard it is to measure programmatically the energy expenditure of a graphics chip, especially if it’s AMD and not NVIDIA. The TV had the reality singing competition The Voice on, where Boy George and Seal were competing their egos. I went to bed early, because it’s a workday tomorrow.

Leave a Reply

  • May 2017
    M T W T F S S
    1234567
    891011121314
    15161718192021
    22232425262728
    293031  
  • Subscribe to Blog via Email

    Join 296 other subscribers